Usona Imperiismo

Politika karikaturo de 1898: "Ten Thousand Miles From Tip to Tip" (dekmilo da mejloj el pinto al pinto) signife la etendon de ls usona dominado (simboligita per Blankakapa aglo) el Puertoriko al Filipinoj. La karikaturo kontrastigas tiun kun mapo de la multe pli malgranda Usono 100 jarojn antaŭe en 1798.
Landoj tra la mondo kun usonaj militaj bazoj. Ĉi tiuj armeaj bazoj kreis diskutadon kaj opozicion en la landoj mem kaj inter najbaraj landoj.

Usona Imperio estas neformala termino, kiun oni uzis por kune priskribi la diversajn koloniojn kaj teritoriojn kiuj estis aŭ posedataj aŭ regataj de la usona registaro surbaze de la ideo de la Imperio de Libereco. Usona Imperiismo estas la politika tendenco de Usono ekde ties unuaj jardekoj etendiĝi unue al Pacifiko, poste al apudaj teritorioj kaj dum la tuta 20a jarcento tutmonde jam ne per rekta konkero de teritorioj (kvankam foje eĉ tio) sed per klara etendo de siaj ekonomiaj, politikaj, militistaj, kaj socikulturaj influoj unue kaj poste ĝenerala hegemonio.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search